bugGNU Esperanto Translation Team - Bugs: bug #61992, Mi faris du partajn tradukojn por...

 
 

bug #61992: Mi faris du partajn tradukojn por libro pri libera kulturo, kiun mi tradukas

Submitter:  Jorge <jorgesumle>
Submitted:  Sat 05 Feb 2022 12:31:56 AM UTC
   
 
Category:  None Severity:  3 - Normal
Item Group:  None Status:  None
Privacy:  Public Assigned to:  None
Open/Closed:  Open
* Mandatory Fields

Add a New Comment Rich Markup
   

Mon 07 Feb 2022 06:23:41 PM UTC, comment #1: 

Por protekti viajn rajtojn ni bezonas eviti, ke aliaj rifuzu al vi ĉi tiujn aŭ petu al vi forlasi la rajtojn. Do vi havas kelkajn respondecojn, se vi distribuas kopiojn de la programo aŭ se vi modifas ĝin: respondecojn respekti la liberecon de aliaj.

Ekzemple, se vi distribuas kopiojn de tia programo, aŭ senkoste aŭ kontraŭ pago, vi devas doni al la ricevantoj la samajn liberecojn, kiujn vi ricevis. Vi devas certigi, ke ili, ankaŭ, ricevas aŭ povas akiri la fontkodon. Kaj vi devas montri al ili ĉi tiujn kondiĉojn, por ke ili sciu siajn rajtojn.

https://www.gnu.org/licenses/gpl-3.0.en.html

Multaj programistoj estas malkontenta pri la komercigo de la sistema programaro. Ĝi povas ebligi al ili gajni pli da mono, sed ĝi necesigas, ke ili ĝenerale sentu sin en konflikto kun aliaj programistoj anstataŭ en kamaradeco. La fundamenta ago de amikeco inter programistoj estas la kunhavado de programoj; merkatikaj kontraktoj nune kutime uzitaj esence malpermesas al programistoj trakti la aliajn kiel amikojn. La aĉetanto de programoj devas elekti inter amikeco kaj obei la leĝon. Nature multaj decidas, ke la amikeco estas pli grava. Sed tiuj, kiuj kredas en la leĝo ofte ne sentas sin komfortaj kun ambaŭ elektoj. Ili iĝas cinikaj kaj pensas, ke la programado estas nur maniero gajni monon. [...]

Kiam GNU estu skribita, ĉiu povos ricevi bonan sisteman programaron senpage, same kiel aero.

Tio signifas multe pli ol nur ŝpari al ĉiuj la prezon de Uniksa licenco. Ĝi signifas, ke multo da malnecesa duobligo de sistema programada peno estos evitita. Tiu peno povas iri anstataŭe al antaŭenigi la staton de la arto.

La fontkodo de la tuta sistemo estos disponebla por ĉiuj. Kiel rezulto, uzanto, kiu bezonu ŝanĝojn en la sistemo ĉiam estos libera fari tion mem, aŭ dungi iun ajn disponeblan programiston aŭ firmaon por fari ilin. La uzantoj ne plu estos sub la jugo de unu programisto aŭ firmao, kiu posedas la fontojn kaj havas la nuran pozicion fari ŝanĝojn.

https://www.gnu.org/gnu/manifesto.html [mi tradukis iom pli]

Jorge <jorgesumle>
Sat 05 Feb 2022 12:31:56 AM UTC, original submission:  

Post la proksima Dankotago mi komencos skribi kompletan programaran sistemon kongruan kun Unikso nomitan GNU (kiu signifas «Gnu ne estas Unikso»), kaj mi distribuos ĝin libere, por ke ĉiuj povas uzi ĝin. Mi konsideras, ke la ora regulo postulas, ke se mi ŝatas programon, mi devas kunhavi ĝin kun aliaj homoj, kiujn mi ŝatas. Mi ne povas kun bona konscienco subskribi interkonsenton pri konfidenceco aŭ programan interkonsenton pri uzado. Por ke mi povu plu uzi komputilojn sen malobservi miajn principojn, mi decidis kunmeti sufiĉan liberan programaron, por ke mi povu interagi sen neniu programo, kiu ne estas libera.

https://www.gnu.org/gnu/initial-announcement.en.html

La vendantoj de programoj volas disigi la uzantojn kaj domini ilin, por ke ĉiu uzanto akceptu ne kunhavi kun aliaj. Mi rifuzas rompi la solidarecon inter aliaj uzantoj tiel. Mi ne povas kun bona konscienco subskribi interkonsenton pri konfidenceco aŭ programan interkonsenton pri uzado. Dum jaroj mi laboris en la Laboratorio de Artefarita Intelekto [de la MIT] por rezisti tiujn tendencojn kaj aliajn malĝentilaĵojn, sed fine ili iris tro malferme: mi ne povis resti en institucio, kie tiaj aferoj estas faritaj kontraŭ mia volo. Por ke mi plu povu uzi komputilojn sen malhonoro, mi decidis grupigi sufiĉan liberan programaron, por ke mi povu vivi sen neniujn malliberajn programojn.

https://www.gnu.org/gnu/manifesto.html

Jorge <jorgesumle>

 

(Note: upload size limit is set to 16384 kB, after insertion of the required escape characters.)

Attach Files:
   
   
Comment:
   

No files currently attached

 

Depends on the following items: None found

Items that depend on this one: None found

 

Carbon-Copy List
  • -email is unavailable- added by jorgesumle (Submitted the item)
  • -email is unavailable- added by jorgesumle
  •  

    There are 0 votes so far. Votes easily highlight which items people would like to see resolved in priority, independently of the priority of the item set by tracker managers.

    Only logged-in users can vote.

     

    Follows 1 latest change.

    Date Changed by Updated Field Previous Value => Replaced by
    2022-02-05 jorgesumle Carbon-Copy- Added -email is unavailable-

    Back to the top

    Powered by Savane 3.13-d3ae.
    Corresponding source code